Gianfranco FINI (naskiĝis la 3-an de januaro 1952 en Bolonjo) estas itala politikisto. De 2008 ĝis 2013 li estis la prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj de Italio. En 2013 li retiriĝis el la politika vivo.
Inter la jaroj 2004 kaj 2005 li estis ministro pri eksteraj rilatoj de Italio kaj inter la jaroj 1995 ĝis 2008 prezidanto de la politika partio Nacia Alianco, kiu en 1995 ekestis el la novfaŝisma partio Movimento Sociale Italiano (MSI) kaj en marto 2009 iĝis parto de la partio La Popolo de Libereco (PdL).